14. Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la reĝo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj arĝentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.