Home / Esperanto / Esperanto Bible / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 127

  
1. Kanto de suprenirado. De Salomono. Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
  
2. Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
  
3. Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
  
4. Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
  
5. Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.