Home / Esperanto / Esperanto Bible / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 23

  
1. Psalmo de David. La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
  
2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
  
3. Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
  
4. Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
  
5. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
  
6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.