Home / Esperanto / Esperanto Bible / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 70

  
1. Al la ĥorestro. De David. Pro memoro. Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.
  
2. Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
  
3. Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi:Ha, ha!
  
4. Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio.
  
5. Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.