Home / Esperanto / Esperanto Bible / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 82

  
1. Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.
  
2. Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
  
3. Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
  
4. Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
  
5. Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
  
6. Mi diris:Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
  
7. Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
  
8. Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.