9. Kaj li sercxis Ahxazjan, kaj oni kaptis lin, kiam li estis kasxita en Samario; kaj oni venigis lin al Jehu kaj mortigis lin kaj enterigis lin, cxar oni diris:Li estas filo de Jehosxafat, kiu strebis al la Eternulo per sia tuta koro. Kaj el la domo de Ahxazja restis neniu, kiu povus regxi.