1. Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:
2. Regado kaj timigo estas cxe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3. CXu oni povas kalkuli Liajn tacxmentojn? Kaj super kiu ne levigxas Lia lumo?
4. Kiel povas homo esti prava antaux Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5. Vidu, ecx la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaux Liaj okuloj:
6. Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!