1. Psalmo de David. La Eternulo diris al mia sinjoro:Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
2. La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
3. En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenrugxo aligxas al vi la roso de via junularo.
4. La Eternulo jxuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.
5. La Sinjoro cxe via dekstra flanko Frapas regxojn en la tago de Sia kolero.
6. Li jugxos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la cxefon de granda lando.
7. Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.