Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 112

  
1. Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
  
2. Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
  
3. Bonstato kaj ricxeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
  
4. En mallumo levigxas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
  
5. Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
  
6. CXar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
  
7. Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon.
  
8. Sensxanceligxa estas lia koro; Li ne timas, gxis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
  
9. Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.
  
10. La malvirtulo vidas kaj cxagrenigxas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumigxas. La deziro de malvirtuloj pereos.