Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 113

  
1. Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.
  
2. La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.
  
3. De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.
  
4. Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro.
  
5. Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
  
6. Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron,
  
7. Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon,
  
8. Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?
  
9. Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!