Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 114

  
1. Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,
  
2. Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno.
  
3. La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;
  
4. La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.
  
5. Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?
  
6. Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?
  
7. Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,
  
8. Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.