Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 11

  
1. Al la hxorestro. De David. CXe la Eternulo mi rifugxas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?
  
2. CXar jen la malbonuloj strecxis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kasxe kontraux la honestajn korojn.
  
3. Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
  
4. La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la cxielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
  
5. La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
  
6. Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
  
7. CXar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizagxon.