1. Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.
2. Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,
3. Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis.
4. Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.
5. CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David.
6. Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.
7. Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.
8. Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.
9. Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.