1. Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,
2. Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni:
3. Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero;
4. Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
5. Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
6. Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
7. Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis.
8. Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron.