Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 126

  
1. Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel songxantoj.
  
2. Tiam nia busxo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por cxi tiuj.
  
3. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni gxojas.
  
4. Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
  
5. Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
  
6. Iras kaj ploras la portanto de semotajxo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.