1. Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
2. Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.
3. Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
4. Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.
5. Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
6. Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.
7. Izrael fidu la Eternulon; CXar cxe la Eternulo estas favorkoreco Kaj cxe Li estas granda liberigo.
8. Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj.