1. Al la hxorestro. Psalmo de David. GXis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? GXis kiam Vi kasxos Vian vizagxon antaux mi?
2. GXis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro cxiutage? GXis kiam mia malamiko estos supre super mi?
3. Rigardu kaj auxdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
4. Ke ne diru mia malamiko:Mi lin venkis; Ke ne gxoju miaj premantoj, se mi falos.
5. Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro gxojas pro Via savo.
6. Mi kantos al la Eternulo, CXar Li faris al mi bonon.