Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 142

  
1. Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Pregxo. Per mia vocxo mi krias al la Eternulo, Per mia vocxo mi pregxas al la Eternulo.
  
2. Mi elversxas antaux Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.
  
3. Kiam senfortigxis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kasxis reton por mi.
  
4. Rigardu dekstren kaj vidu:neniu volas min koni; Malaperis rifugxejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.
  
5. Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia rifugxejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.
  
6. Atentu mian ploron, cxar mi tre senfortigxis; Savu min de miaj persekutantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.
  
7. Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min cxirkauxos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.