1. Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
2. Izrael gxoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion gxoju pri sia Regxo.
3. Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
4. CXar al la Eternulo placxas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
5. La fideluloj gxoju en honoro, Kantu gxoje sur siaj kusxejoj.
6. Glorado al Dio estas en ilia busxo, Kaj dutrancxa glavo en ilia mano,
7. Por fari vengxon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;
8. Por malliberigi iliajn regxojn per cxenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
9. Por fari super ili antauxdestinitan jugxon. Tio estas honoro por cxiuj Liaj fideluloj. Haleluja!