Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 150

  
1. Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmajxo de Lia forto.
  
2. Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laux Lia granda majesto.
  
3. Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
  
4. Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
  
5. Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
  
6. CXio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!