1. Psalmo de David. La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos.
2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
3. Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo.
4. Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.
5. Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi sxmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.