1. Instruo de David. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
2. Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3. Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado.
4. CXar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de mia sukoj anstatauxis sekeco de somero. Sela.
5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
6. Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en favora tempo, Por ke cxe la disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7. Vi estas mia sxirmo; Kontraux sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min cxirkauxos. Sela.
8. Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
9. Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la busxon per brido kaj busxpeco, Alie ili ne venos al vi.
10. Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun cxirkauxas favoro.
11. GXoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron!