1. Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto.
2. CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.
3. Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
4. Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
5. Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.
6. Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu!
7. CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
8. Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
9. La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.