1. Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
2. Ho Dio, auxskultu mian pregxon, Atentu la vortojn de mia busxo.
3. CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.
4. Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
5. Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laux Via vereco ekstermu ilin.
6. Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona;
7. CXar de cxiuj suferoj Li savis min, Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.