1. Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; CXar cxe Vi rifugxas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kasxas, GXis pasos la mizeroj.
2. Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
3. Li sendu el la cxielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4. Mia animo estas inter leonoj; Mi kusxas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
5. Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
6. Reton ili metis antaux miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaux mi foson, Sed ili mem falis en gxin. Sela.
7. Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
8. Vekigxu, mia honoro, vekigxu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan cxielrugxon.
9. Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10. CXar granda gxis la cxielo estas Via boneco, Kaj gxis la nuboj estas Via vero.
11. Altigxu super la cxielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.