Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 58

  
1. Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj?
  
2. Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
  
3. De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
  
4. Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon,
  
5. Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.
  
6. Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
  
7. Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj.
  
8. Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon;
  
9. Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.
  
10. GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
  
11. Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.