Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 61

  
1. Al la hxorestro. Por korda instrumento. De David. Auxskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian pregxon.
  
2. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
  
3. CXar Vi estis mia rifugxejo, Fortika turo kontraux malamiko.
  
4. Lasu min logxi eterne en Via tendo, Havi rifugxon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.
  
5. CXar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
  
6. Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, Ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn.
  
7. Li restu eterne antaux Dio; Boneco kaj vero laux Via volo lin gardu.
  
8. Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn cxiutage.