1. Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.
2. Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.
3. Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.
4. GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.
5. Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.
6. La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.
7. Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.