Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 75

  
1. Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.
  
2. Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan jugxon.
  
3. Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.
  
4. Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;
  
5. Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;
  
6. CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.
  
7. Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
  
8. CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.
  
9. Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.
  
10. Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.