Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 82

  
1. Psalmo de Asaf. Dio starigxis en Dia anaro; Inter la dioj Li jugxas.
  
2. GXis kiam vi jugxos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
  
3. Estu justaj al malricxulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
  
4. Liberigu malricxulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
  
5. Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.
  
6. Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
  
7. Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.
  
8. Levigxu, ho Dio, jugxu la teron; CXar Vi heredas cxiujn popolojn.