Home / Esperanto / Esperanto Bible - non diacritics / Web / La Psalmaro

 

La Psalmaro, Chapter 93

  
1. La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu.
  
2. De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.
  
3. Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian vocxon, Levas la riveroj sian bruon;
  
4. Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo.
  
5. Viaj legxoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.