Bible Study: FrontPage




 

Readmono, Chapter 26

Bible Study - Readmono 26 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj vi ekposedos ĝin kaj enloĝiĝos en ĝi:
  
2. tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por loĝigi tie Sian nomon;
  
3. kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al niaj patroj, ke Li donos ĝin al ni.
  
4. Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de la Eternulo, via Dio.
  
5. Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
  
6. kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;
  
7. kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo aŭskultis nian voĉon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon;
  
8. kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj;
  
9. kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
  
10. kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio.
  
11. Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.
  
12. Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu:
  
13. tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;
  
14. mi ne manĝis el ĝi en la tagoj de mia malĝojo, kaj mi ne apartigis el ĝi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el ĝi por mortinto; mi aŭskultis la voĉon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al ĉio, kion Vi ordonis al mi.
  
15. Ekrigardu el Via sankta loĝejo, el la ĉielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi ĵuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
  
16. En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
  
17. Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon.
  
18. Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn;
  
19. kaj ke Li starigos vin pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES