Bible Study: FrontPage




 

Jakobo, Chapter 1

Bible Study - Jakobo 1 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton!
  
2. Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,
  
3. sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
  
4. Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
  
5. Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.
  
6. Sed li petu en fido, neniel dubante; ĉar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.
  
7. Ĉar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro-
  
8. duoblanima homo, ŝanceliĝa en ĉiuj siaj vojoj.
  
9. Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco;
  
10. kaj la riĉulo pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos.
  
11. Ĉar la suno leviĝas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj ĝia floro falas, kaj la gracio de ĝia formo pereas; tiel ankaŭ la riĉulo velkos en siaj vojoj.
  
12. Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
  
13. Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;
  
14. sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.
  
15. Tiam la dezirado, gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton.
  
16. Ne trompiĝu, miaj amataj fratoj.
  
17. Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado.
  
18. Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.
  
19. Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
  
20. ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.
  
21. Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
  
22. Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.
  
23. Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo;
  
24. ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.
  
25. Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.
  
26. Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.
  
27. Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES