Bible Study: FrontPage




 

Ijob, Chapter 3

Bible Study - Ijob 3 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.
  
2. Kaj Ijob ekparolis, kaj diris:
  
3. Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris:Embriiĝis homo.
  
4. Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
  
5. Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
  
6. Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
  
7. Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
  
8. Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
  
9. Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
  
10. Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
  
11. Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
  
12. Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
  
13. Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
  
14. Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
  
15. Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
  
16. Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
  
17. Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
  
18. Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
  
19. Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
  
20. Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
  
21. Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
  
22. Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?
  
23. Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
  
24. Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
  
25. Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
  
26. Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES