Bible Study: FrontPage




 

Ijob, Chapter 33

Bible Study - Ijob 33 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
  
2. Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.
  
3. Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
  
4. La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
  
5. Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
  
6. Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.
  
7. Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
  
8. Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
  
9. Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;
  
10. Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
  
11. Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.
  
12. Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
  
13. Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
  
14. Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.
  
15. En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
  
16. Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
  
17. Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
  
18. Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.
  
19. Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
  
20. Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.
  
21. Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
  
22. Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
  
23. Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
  
24. Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.
  
25. Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.
  
26. Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.
  
27. Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
  
28. Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
  
29. Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,
  
30. Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.
  
31. Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
  
32. Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.
  
33. Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES