Bible Study: FrontPage




 

Ijob, Chapter 4

Bible Study - Ijob 4 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
  
2. Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?
  
3. Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis;
  
4. Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;
  
5. Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.
  
6. Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo? Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
  
7. Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
  
8. Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;
  
9. De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.
  
10. La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis;
  
11. Leono pereis pro manko de manĝaĵo, Kaj idoj de leonino diskuris.
  
12. Kaj al mi kaŝe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi.
  
13. Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
  
14. Atakis min teruro kaj tremo, Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon.
  
15. Kaj spirito traflugis antaŭ mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis.
  
16. Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton; Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan:
  
17. Ĉu homo estas pli justa ol Dio? Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto?
  
18. Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj:
  
19. Des pli koncerne tiujn, Kiuj loĝas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formanĝas vermoj.
  
20. De la mateno ĝis la vespero ili disfalas, Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas.
  
21. La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES