Bible Study: FrontPage




 

Ijob, Chapter 40

Bible Study - Ijob 40 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
  
2. Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
  
3. Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
  
4. Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon.
  
5. Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.
  
6. Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
  
7. Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
  
8. Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
  
9. Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
  
10. Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;
  
11. Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
  
12. Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
  
13. Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
  
14. Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.
  
15. Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
  
16. Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
  
17. Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
  
18. Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
  
19. Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
  
20. La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
  
21. Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
  
22. Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
  
23. Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
  
24. Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES