Bible Study: FrontPage


64 LANGUAGES
218 VERSIONS

599.090 VIEWS
586.723 READERS
102 EMAILS

MOST READ CHAPTERS
LAST DAYS


Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
Hebrews 12
Readers: 83
Views: 135
Days ago: 3

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
Esther 1
Readers: 28
Views: 31
Days ago: 2

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
Hebrews 13
Readers: 26
Views: 26
Days ago: 3

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
James 3
Readers: 22
Views: 22
Days ago: 1

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
James 1
Readers: 22
Views: 22
Days ago: 3

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
James 2
Readers: 17
Views: 17
Days ago: 2

Romanian
Romanian

Biblia Contemporana
1 Peter 3
Readers: 15
Views: 15
Days ago: 1

Romanian
Romanian

Biblia Contemporana
Genesis 1
Readers: 11
Views: 14
Days ago: 1

French
French

Louis Segond
Isaiah 59
Readers: 8
Views: 8
Days ago: 2

Romanian
Romanian

Biblia Ortodoxa
Esther 1
Readers: 7
Views: 7
Days ago: 2

French
French

Louis Segond
Psalms 61
Readers: 5
Views: 5
Days ago: 2

Finnish
Finnish

Pyha Raamattu 1992
Exodus 11
Readers: 4
Views: 4
Days ago: 2

French
French

Louis Segond
Psalms 101
Readers: 3
Views: 3
Days ago: 3

French
French

Louis Segond
Psalms 72
Readers: 2
Views: 2
Days ago: 3

 

Sankta Johano, Chapter 21

Bible Study - Sankta Johano 21 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.
  
2. Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj.
  
3. Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li:Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.
  
4. Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo.
  
5. Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li:Ne.
  
6. Kaj li diris al ili:Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.
  
7. Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron.
  
8. Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj.
  
9. Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon.
  
10. Jesuo diris al ili:Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis.
  
11. Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis.
  
12. Jesuo diris al ili:Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro.
  
13. Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fiŝon.
  
14. Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj.
  
15. Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Paŝtu miajn ŝafidojn.
  
16. Li diris al li ankoraŭ la duan fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj ŝafoj.
  
17. Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon:Ĉu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Paŝtu miajn ŝafojn.
  
18. Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos.
  
19. Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min.
  
20. Petro, sin turninte, vidis malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).
  
21. Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri ĉi tiu?
  
22. Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min.
  
23. Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?
  
24. Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.
  
25. Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES


RECENT READ CHAPTERS
LAST DAYS


Romanian
Romanian

Biblia Contemporana
Genesis 1
Readers: 11
Views: 14
Days ago: 1

Romanian
Romanian

Biblia Contemporana
1 Peter 3
Readers: 15
Views: 15
Days ago: 1

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
James 1
Readers: 22
Views: 22
Days ago: 3

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
Hebrews 12
Readers: 83
Views: 135
Days ago: 3

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
James 3
Readers: 22
Views: 22
Days ago: 1

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
James 2
Readers: 17
Views: 17
Days ago: 2

French
French

Louis Segond
Isaiah 59
Readers: 8
Views: 8
Days ago: 2

Finnish
Finnish

Pyha Raamattu 1992
Jeremiah 24
Readers: 2
Views: 2
Days ago: 1

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
Esther 1
Readers: 28
Views: 31
Days ago: 2

Finnish
Finnish

Pyha Raamattu 1992
Exodus 11
Readers: 4
Views: 4
Days ago: 2

French
French

Louis Segond
Psalms 101
Readers: 3
Views: 3
Days ago: 3

Romanian
Romanian

Biblia Cornilescu
Hebrews 13
Readers: 26
Views: 26
Days ago: 3

Romanian
Romanian

Biblia Ortodoxa
Esther 1
Readers: 7
Views: 7
Days ago: 2

French
French

Louis Segond
Psalms 61
Readers: 5
Views: 5
Days ago: 2

French
French

Louis Segond
Psalms 72
Readers: 2
Views: 2
Days ago: 3

Russian
Russian

Russian Synodal Bible 1917
Mark 8
Readers: 3
Views: 3
Days ago: 3