Bible Study: FrontPage




 

La Sentencoj De Salomono, Chapter 18

Bible Study - La Sentencoj De Salomono 18 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.
  
2. Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.
  
3. Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko.
  
4. La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.
  
5. Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.
  
6. La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn.
  
7. La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.
  
8. La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
  
9. Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
  
10. La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.
  
11. La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
  
12. Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.
  
13. Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.
  
14. La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
  
15. La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.
  
16. Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
  
17. La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas.
  
18. La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
  
19. Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
  
20. De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
  
21. Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
  
22. Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
  
23. Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.
  
24. Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES