Bible Study: FrontPage




 

La Psalmaro, Chapter 108

Bible Study - La Psalmaro 108 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Kanto. Psalmo de David. Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.
  
2. Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
  
3. Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.
  
4. Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
  
5. Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.
  
6. Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
  
7. Dio diris en Sia sanktejo:Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
  
8. Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
  
9. Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
  
10. Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?
  
11. Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
  
12. Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
  
13. Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES