|
La Psalmaro, Chapter 126
1. Kanto de suprenirado. Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2. Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3. Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.
4. Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
5. Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto.
6. Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
|
|
Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.
|
|
This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com |
|
|
SELECT VERSION
COMPARE WITH OTHER BIBLES
|
|