Bible Study: FrontPage




 

Apokalipso, Chapter 10

Bible Study - Apokalipso 10 - Esperanto - Esperanto Bible - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;
  
2. kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;
  
3. kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj.
  
4. Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan:Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu.
  
5. Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo,
  
6. kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos;
  
7. sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
  
8. Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el la ĉielo, parolis al mi denove, dirante:Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
  
9. Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li:Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi:Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo.
  
10. Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo, kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis.
  
11. Kaj ili diris al mi:Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj reĝoj.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES