64 LANGUAGES 218 VERSIONS
599.090 VIEWS 586.723 READERS 102 EMAILS
MOST READ CHAPTERS LAST DAYS
|
Korintanoj 1, Chapter 5
1. Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.
2. Kaj vi blovesxvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, forigxu el inter vi.
3. CXar mi vere, korpe forestante, sed spirite cxeestante, jam jugxis, kvazaux cxeestante, tiun, kiu tiel faris tion,
4. en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,
5. transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito savigxu en la tago de la Sinjoro Jesuo.
6. Ne bona estas via fanfaronado. CXu vi ne scias, ke malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason?
7. Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo;
8. tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.
9. En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malcxastuloj;
10. ne tute kun la malcxastuloj de cxi tiu mondo, aux kun la aviduloj kaj rabemuloj, aux kun idolanoj; cxar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo;
11. sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malcxastulo, aux avidulo, aux idolano, aux insultanto, aux drinkulo, aux rabemulo; kun tia homo ecx ne kunmangxu.
12. CXar kiel koncernas min jugxi la eksterulojn? CXu vi ne jugxas la internulojn,
13. dum la eksterulojn jugxas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.
|
|
Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.
|
|
This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com |
|
|
SELECT VERSION
COMPARE WITH OTHER BIBLES
RECENT READ CHAPTERS LAST DAYS
|
|