Bible Study: FrontPage




 

La Psalmaro, Chapter 145

Bible Study - La Psalmaro 145 - Esperanto - Esperanto Bible - non diacritics - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.
  
2. CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.
  
3. Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
  
4. Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
  
5. Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
  
6. La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
  
7. Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
  
8. Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
  
9. La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.
  
10. Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
  
11. Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
  
12. Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
  
13. Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.
  
14. La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn.
  
15. CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.
  
16. Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan.
  
17. Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj.
  
18. Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere.
  
19. La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin.
  
20. La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.
  
21. La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES