Bible Study: FrontPage




 

La Psalmaro, Chapter 59

Bible Study - La Psalmaro 59 - Esperanto - Esperanto Bible - non diacritics - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Al la hxorestro. Por Al-asxhxet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraux tiuj, kiuj levigxis kontraux mi.
  
2. Savu min de la krimuloj, Kaj kontraux la sangaviduloj helpu min.
  
3. CXar jen ili embuskas kontraux mia animo, Fortuloj kolektigxas kontraux mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
  
4. Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armigxas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
  
5. Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekigxu, por punviziti cxiujn popolojn; Ne indulgu cxiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
  
6. Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
  
7. Jen ili parolacxas per siaj busxoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; cxar kiu, ili diras, auxdas?
  
8. Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos cxiujn popolojn.
  
9. Ho mia forto, al Vi mi min turnas; CXar Dio estas mia rifugxo.
  
10. Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi vengxon sur miaj malamikoj.
  
11. Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia sxildo.
  
12. La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj busxoj; Ili kaptigxu per sia malhumileco, CXar ili parolas nur pri jxurrompo kaj mensogo.
  
13. Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas cxe Jakob, GXis la limoj de la mondo. Sela.
  
14. Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras cxirkaux la urbo.
  
15. Ili vagas pro mangxo, Kaj sen satigxo pasigas la nokton.
  
16. Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; CXar Vi estis por mi defendo kaj rifugxo En la tago de mia malfelicxo.
  
17. Ho mia forto, al Vi mi kantos; CXar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES