Bible Study: FrontPage




 

La Psalmaro, Chapter 91

Bible Study - La Psalmaro 91 - Esperanto - Esperanto Bible - non diacritics - Web
 
 
 
Comment!       Comment Disqus!
  
1. Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
  
2. Mi diras al la Eternulo:Mia rifugxejo kaj mia fortikajxo Estas Dio, kiun mi fidas.
  
3. CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
  
4. Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso.
  
5. Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
  
6. Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
  
7. CXe via flanko falos milo, Kaj dek miloj cxe via dekstra flanko; Sed vin gxi ne tusxos.
  
8. Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
  
9. CXar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon.
  
10. Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.
  
11. CXar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.
  
12. Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
  
13. Sur leonon kaj aspidon vi pasxos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
  
14. CXar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon.
  
15. Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
  
16. Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.


Search in:
Terms:

Vote and Comment on Facebook:Recommend This Page:
Post on Facebook Add to your del.icio.us Digg this story StumbleUpon Twitter Google Plus Post on Tumblr Add to Reddit Pin this story Linkedin Google Bookmark Blogger
Insert Your Personal Insight:

Please do not make mean comments and follow the biblical and spiritual character of this forum. If, however unpleasant situations arise, we request to flag it to us in order to evaluate the situation.

Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.

This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com


SELECT VERSION

COMPARE WITH OTHER BIBLES