|
La Psalmaro, Chapter 95
1. Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni gxoje kriu al la rifugxejo de nia helpo.
2. Ni venu antaux Lian vizagxon kun glorado, Per psalmoj ni gxoje kriu al Li.
3. CXar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Regxo super cxiuj dioj,
4. Kiu havas en Sia mano la profundajxojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altajxoj de la montoj;
5. Al kiu apartenas la maro, kaj Li gxin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
6. Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto.
7. CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
8. Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
9. Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.
10. Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11. Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
|
|
Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.
|
|
This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com |
|
|
SELECT VERSION
COMPARE WITH OTHER BIBLES
|
|