64 LANGUAGES 218 VERSIONS
599.090 VIEWS 586.723 READERS 102 EMAILS
MOST READ CHAPTERS LAST DAYS
|
La Psalmaro, Chapter 97
1. La Eternulo regxas; gxoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.
2. Nubo kaj mallumo estas cxirkaux Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
3. Fajro iras antaux Li, Kaj bruligas cxirkauxe Liajn malamikojn.
4. Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.
5. Montoj fandigxas kiel vakso antaux la vizagxo de la Eternulo, Antaux la vizagxo de la Sinjoro de la tuta tero.
6. La cxielo rakontas Lian veron, Kaj cxiuj popoloj vidas Lian gloron.
7. Hontigxu cxiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj lauxdas sin pro diacxoj. Klinigxu antaux Li cxiuj dioj.
8. Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo.
9. CXar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte levigxis super cxiuj dioj.
10. Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
11. Lumo versxigxas sur virtulon, Kaj gxojo sur purkorulojn.
12. GXoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
|
|
Text source: This text is in the public domain, downloaded from http://www.unboundbible.org, compiled by biblephone2008@gmail.com.
|
|
This project is based on delivering free-of-charge the Word of the Lord in all the world by using electronic means. If you want to contact us, you can do this by writing to the following e-mail: bible-study.xyz@hotmail.com |
|
|
SELECT VERSION
COMPARE WITH OTHER BIBLES
RECENT READ CHAPTERS LAST DAYS
|
|